Robert Downey Jr.

Robert Downey Jr.
Oskar-premiito
Downey en 2014
Downey en 2014
Persona informo
Robert Downey Jr.
Naskonomo Robert John Downey Jr.
Naskiĝo 4-an de aprilo 1965 (1965-04-04) (59-jaraĝa)
en Usono Nov-Jorko, Usono
Religio judismokristanismo vd
Etno german-Usonanoj • Juda komunumo de Usono • Swiss Americans vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Malibu vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Santa Monica High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Robert Downey Jr.
Familio
Patro Robert Downey Sr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elsie Downey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Allyson Downey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Susan Downey (en) Traduki (2005–)
Deborah Falconer (en) Traduki (1992–2004) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Sarah Jessica Parker (1984–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Indio Downey (en) Traduki
 ( Deborah Falconer (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
scenaristo
kantaŭtoro
filmreĝisoro
muzikisto
filmproduktoro
kantisto
televida aktoro
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1970 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert John Downey Jr. naskiĝis la  4-an de aprilo 1965(nun 1965-04-04) estas usona aktoro, produktoro kaj kantisto. Lia kariero inkludis kritikan kaj popularan sukceson en lia junaĝo, sekvita de periodo de drogaĉkonsumado kaj leĝaj problemoj ĝis revigliĝo de komerca sukceso en mezaĝo. Dum tri sinsekvaj jaroj de 2012 ĝis 2015, Downey pintis la Forbes liston de la plej bone pagitaj aktoroj de Holivudo, laŭtaksoj li faris 80 milionojn da dolaroj inter junio 2014 kaj junio 2015.[1]
Li ĉefrolis kiel la titolfiguro en la filmo Chaplin (1992), kiu alportis al li nomumon por la Oskar-premio al la plej bona aktoro kaj gajnis la BAFTA premion. Post liberigo en 2000 de ŝtata malliberejo kie li estis pro drogakuzoj, Downey aliĝis al la rolantaro de la televidserio Ally McBeal kiu donis al li Premion Oran Globon.
La kariero de Downey pliboniĝis kiam li rolis en la mistera suspensfilmo Zodiac (2007), kaj la satira batalkomedio Tropic Thunder (2008); pro ĉi-lasta li estis nomumita al la akademia premio. Komence de 2008 Downey ekhavis rolon de Marvel Comics kiel superheroo aperanta en pluraj filmoj kiel Iron Man (2008) ĝis Avengers: Endgame (2019). Tiuj filmoj atingis pli ol 500 milionojn da dolaroj tutmonde; kvar el tiuj Avengers, Avengers: Age of Ultron (2015), Iron Man 3 kaj Captain America: Civil War (2016) gajnis pli ol 1 miliardon. Downey Jr. ankaŭ rolis kiel Sherlock Holmes de Guy Ritchie (2009) kaj ĝia daŭrigo Sherlock Holmes: A Game of Shadows (2011). La revuo Forbes listigis lin kiel la plej bone pagita aktoro de Holivudo en 2015.[2][3]

  1. Biografio de downey (angle). Alirita 2014-04-26.
  2. Artikolo de Forbes pri Downey (angle). Alirita 2013-07-16.
  3. Downey gajnis 80 milionojn en 2015 laŭ Forbes (angle). Alirita 2015-08-04.

Developed by StudentB